Jen la opinio de David Sinclair, kiu verkis libron, kiun mi legis dum la somero de 2021. Temas pri biologo, kiu esploras pri maljuniĝo ĉe gisto kaj musoj. Kiel juna esploristo, li kaŭzis sindromon de Werner ĉe gisto, kiun li rigardas kiel metabole pli malpli simila al ni!
Laŭ li, oni tre povos tre baldaŭ, eĉ jam nun, grave plilongigi la daŭron de la homa vivo, kaj eĉ pli grave, la daŭron de sana vivo (en la testoj kun musoj, oni rimarkas ke ili ne nur vivas pli longe, sed ke ili estas malsanaj malpli longe antaŭ ol fine morti — kaj musoj estas mamuloj, tre similaj al ni, multe pli ol gisto!) per pli malpli malmultekostaj preventiloj kaj kuraciloj. Kun la scienca progreso ĉu pri metabolo ĉu pri genetiko, ni povas tre baldaŭ vivi ĝis 120 aŭ 130. Almenaŭ.
Sed, cele al tio, necesas rigardi maljuniĝon kiel propran malsanon. Kuraceblan malsanon. Kial? Tial ke, tiel, esploroj pri maljuniĝo estos pli bone financataj, medikamentoj kaj traktadoj kiuj nur celos malrapidigi aŭ eĉ inversigi maljuniĝon povos estas provataj kaj rajtigitaj, kaj povos estis pagataj de ŝtataj aŭ privataj asekuroj. Pri tio, Dro Sinclair, naskita en Aŭstralio kvankam li vivas en Usono de jardekoj, trovas grave, ke ĉiuj povu profiti tiujn traktadojn, riĉaj aŭ malriĉaj.
Nu, ja troviĝas institutoj dediĉitaj al maljuniĝo, sed ĉiuj koncentras sin al unu aŭ alia maljunula malsano, ofte Alzheimer-malsano. Sed tia vojo venigas du problemojn. La unua estas ke eĉ la malaperigo de ĉiuj malsanoj, kiuj suferigas la maljunulojn, tre malgrande plilongigos la vivdaŭron: ĉiam io alia baldaŭ difektiĝos. Statistikoj montras, ke malaperi ĉiujn kancerojn plilongigus la mezuman vivdaŭron je nur du jaroj kaj duono! Kaj nur duoble se ĉiujn kormalsanojn. La dua problemo estas la kosto: estos multe malpli koste preventi maljuniĝon ol klopodi kuraci unuopajn malsanojn. Kiel diras la proverbo: pli facile estas malbonon eviti ol korekti.
Kvankam li estas nek sociologo nek ekonomikistoj, Dro Sinclair pridiskutas la sociajn ŝanĝojn kiujn nepre venigos tia demografia revolucio. La unua obstaklo estos tiu de pensioj. Proponoj prokrasti pensiojn ĉiam kaŭzas amasan rifuzon. Sed kiel imagi pensiiĝi 65-jara aŭ eĉ pli june se oni vivas sana ĝis 120 aŭ 130-jara? Ne nur estus ekonomia sensencaĵo (kiel pagi pension dum 75 jaroj per kotizoj dum 40 jaroj?) sed ankaŭ homa: kiel pensi ke sana kaj energia homo pasigos 75 jarojn ludante golfon aŭ trikante? Tial Dro Sinclair proponas sabatajn jarojn por ferioj aŭ studoj (por ĝisdatigaj studoj aŭ ŝanĝo de profesio) sen forgesi veran monan subtenon kiam vivenergio finfine malpliiĝas.
Jam nun
Sed oni tute ne bezonas atendi. Jam ekzistas suplementoj (bedaŭrinde tro kostaj por ĉiuj, kvankam tute ne rezervitaj al milionuloj) kiuj utilas por plibonigi iujn flankojn de onia metabola sano aŭ por senigi sin de duonmortintaj ĉeloj (moknomitaj zombiaj ĉeloj!). Dro Sinclair mem uzas iujn, kaj ankaŭ lia skipo kaj iliaj proksimuloj, ofte kun mirigaj rezultoj (kvankam ne science pruvitaj, pro la manko de kompargrupo kaj la risko de placebefiko). Oni rimarkis maljunajn homojn retrovante junulan energion (kaj kies maljunaj amikoj ne plu povas dividi aktivecojn kun ili) kaj eĉ virinojn spertantajn malmenopaŭzon, se krei novan vorton! La ĉefaj produktoj, se tio interesas vin, estas revestarolo (unue izolita en ruĝa vino — sed necesus trinki po centojn da glasoj da vino tage por sperti efikon) kaj nikotinamida mononukleotido (NMN)*. Krom suplementojn oni proponas kondutajn ŝanĝojn, kiel intermitan faston kaj limigon de kalorienmanĝo, ekzercon, de piedirado ĝis muskolkreskigaj (aŭ simple muskolkonservaj) ekzercoj, aŭ sporto (mi mem nun ŝatas plibonigi mian ekvilibron), saŭnojn kaj malvarmegajn banojn, nu por pluraj rifuzindajn aferojn. Estas vere ke sciencaj esploroj ofte estas malmultaj kaj erecaj, ĉefe pri suplemetoj, pri kiuj esploroj ĉe homoj estas maloftaj, krom kiam temas pri ilia nedanĝereco. Ni tamen devas memori, ke vera esploro pri la vivlongiga efiko de suplemento nepre bezonus plurajn jardejojn, kio igas ĝin preskaŭ neebla.
Mi persone opinias ke plilongigi la homan vivdaŭron estas normala parto de niaj medicinaj, sciencaj kaj humanismaj historiaj klopodoj. Krome, tia preventa agado ebligus ne nur plibonigi la vivkvaliton de tiuj homoj, kiujn oni ne plu nomos maljunaj, sed ankaŭ liberigi la monon kaj la spertajn homfortojn necesajn por respondi la defiojn kiujn frontas la homaro.
* Sed ne mendu ilin de Amazon, ĉar evidentiĝis ke ĝiaj vendantoj proponas malbonkvalitajn produktojn.