lundi 1 juillet 2019

La unua de Julio en Kebekio

Eble vi scias, ke la unua de Julio estas la ŝtata festo de Kanado, kio memorigas la ekvalidon, en 1867, de brita leĝo unuigante la britajn koloniojn de Nova Brunsviko, de Nova Skotio kaj de Unuiĝinta Kanado, el kiu oni rekreis Kebekion kaj Ontario (kiuj ekzistis aparte ĝis 1840, sed sub la nomoj Supra kaj Malsupra Kanado). Nu, tiu tago aŭ apuda tago ja estas senlabora, kaj la Kanada registaro ja okazigas grandajn spetaklojn en diversaj lokoj, unuavice en Otavo, la ĉefurbo. Eble oni eĉ celebras ĝin en familioj kaj neformalaj grupoj, mi ne scias.

Sed, en Kebekio, oni ĉefe ŝanĝas loĝlokon. Ne ĉiuj, kompreneble, sed sufiĉe multaj por ke oni devu rezervi kamionojn plurajn semajnojn antaŭe. Ĉiu povas helpi konatojn, kaj picovendejoj amasas multan monon, ĉar estas facile venigi picojn kaj manĝi ilin eĉ se teleroj kaj manĝiloj plu estas en kartonaj skatoloj.

Sed kial?

Delonge, eĉ dum Kebekio plu estis franca kolonio, leĝo malpermesis forpeli luanton dum vintro. Kiam kamparanoj ekloĝis en grandiĝantaj urboj, estiĝis leĝo aranĝi  jarajn lukontraktojn de la unua de Majo ĝis la 30-a de Aprilo — ja povas esti malvarme eĉ en Aprilo! En la 20-a jarcento, dum pli kaj pli da infanoj vizitadis lernejon, oni pli kaj pli rimarkis ke tiu aranĝo igas multajn infanojn ŝanĝi sian lernejon kelkajn semajnojn antaŭ la lernojarfino. Tial, en 1974, nova leĝo aldonis du monatojn al ĉiuj lukontraktoj kaj kreis tiun tradicion de la unua de Julio. Fakte neniu leĝo plu fiksas la datojn de lukontraktoj, sed tradicio estas tre peza, kaj jaran kontrakton sekvas jara kontrakto kun la samaj datoj.

Tio ja havas avantaĝojn. Se vi serĉas loĝejojn en la ĝusta periodo, ja estas multaj eblecoj. Se evidentiĝas, ke mankas eblecoj, kiel en la nunaj jaroj, estas pli facile premi sur la registaro kaj sur la magistratoj, kaj aranĝi loĝigon, eĉ provizoran, por senhejmigitaj familioj.

Kompreneble, se vi serĉas loĝejon por alia dato, povas esti mapli facile.



La foto devenas el http://www.next-post.com/quebec-premier-juillet-demenagement-10890/

Aucun commentaire:

Publier un commentaire